Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio severe batos kontraŭleĝajn sango-prenadon kaj -provizadon

La 30-an de novembro, Gao Qiang, ministro de sano de Ĉinio, diris en Pekino, ke Ĉinio severe batos kontaŭleĝajn sango-prenadon kaj -provizadon por preventi cirkuladon de aidoso kaŭzita de prenado kaj provizado de sango.

Laŭ nova statistiko, nun en Ĉinio estas proksimume 70 mil infektitoj de aidoso pro kontraŭleĝaj sango-prenado kaj -provizado. La ministro emfazis, ke tiuj infektitoj estas senkulpaj kaj la registaro donos al ili necesan helpon, ekzemple, senpagan kontraŭvirusan kuracadon kaj ebligos al iliaj orfoj senpagan viziton al lernejo.