Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio alprenas aktivajn rimedojn por preventi kaj superregi infekton de birda gripo al homoj

La 30-an de novembro, Gao Qiang, ministro de sano de Ĉinio, anoncis en Pekino, ke Ĉinio alprenas aktivajn rimedojn por preventi kaj superregi infekton de la birda gripo al homoj.

Tion li diris responde al demandoj de raportistoj en gazetara konferenco okazigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Li diris, ke se okazos infekto de birda gripo al homoj kaj oni ne povos efike regi ĝin, do tio kaŭzos grandan minacon al la sano kaj vivo de homoj.

Gao Qiang diris ankaŭ, ke en diversaj lokoj de Ĉinio, oni pliintensigas kontrolon pri stato de la epidemio kaj samtempe kun tio, plifortigas trejnon al medicinaj kaj kuracaj laborantoj por altigi ilian profesian kapablon. Cetere Ĉinio aktive disvolvas esploron pri vakcino kaj kuracaj medikamentoj.