Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Publikiĝis gvidlibro pri aidoso en nacimalplimultaj lingvoj

En la 30-a de novembro, publikiĝis unuafoje en Pekino gvidlibro pri preventado kaj kuracado de aidoso en la lingvoj mongola, tibeta, ujgura, kazaĥa kaj korea.

En la regionoj serioze infektitaj de aidoso, ekzemple, Yunnan-provinco, Sichuan-provinco, Xingjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono, dense loĝas nacimalplimultanoj kaj infektitoj de aidosa viruso pro toksiĝomanio. La ĉina registaro kaj socio tre zorgas la laboron de preventado kaj kuracado de aidoso en nacimalplimultaj regionoj. La 90 mil ekzempleroj de la gvidlibro estas senpagaj.