Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio okazigis aktivadon en la Monda Aidosa Tago

La 1-a de decembro ĉi-jare estas la 18-a Monda Aidosa Tago. La temo por ĉi-jara Monda Aidosa Tago estas "Bremsi Aidoson, Plenumi Promesojn". La 1-an de decembro, en diversaj lokoj de Ĉinio oni okazigis diversajn aktivadojn por diskonigi sciojn pri preventado kaj kuracado de Aidoso.

En Pekino, koncernaj fakoj faris propagandon en aŭtobusaj stacioj kaj aliaj lokoj homplenaj. Krome, startis en Pekino la tutlanda aktivado de propagando kaj edukado pri preventado de aidoso al laboruloj, kiuj enurbiĝis por laboro.

La provinco Henan en meza Ĉinio kaj la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio, regionoj serioze infektitaj de aidoso, estas multe atentataj dum aktivado de preventado kaj kuracado de la malsano. En la 1-a de decembro oni disvolvis propagandajn aktivadojn en Zhengzhou, ĉefurbo de la provinco Henan. En Kunming, ĉefurbo de la provinco Yunnan, inaŭguriĝis foto-ekspozicio pri preventado kaj kuracado de aidoso.