Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina kaj germana ĉefministroj interparolis telefone

Vespere de la 1-a de decembro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao telefonis al germana ĉefministrino Angela Merkel, gratulis ŝin pro ŝia enoficiĝo kaj interŝanĝis opiniojn pri pluapaŝa intimiĝo de amikaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio. La du flankoj unuanime esprimis, ke ili kune klopodos por pliintimigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Germanio.

Wen Jiabao reasertis, ke la ĉina registaro alte taksos la ĉina-germanajn interrilatojn kiel antaŭe. Li esperis, ke la du landoj plu tenos kontaktiĝon de altnivelaj gvidantoj, fortigos politikan dialogon kaj interkonsiliĝon kaj aktive akcelos dulandajn kunlaborojn en ekonomio, komerco, tekniko, eduko, kulturo kaj mediprotektado.

Angela Merkel emfazis, ke la germana nova registaro firme plenumas la politikon de unu Ĉinio kaj esperas senĉese vastigi kaj profundigi kunlaborojn kun Ĉinio en diversaj kampoj laŭ la vojo de la glata disvolviĝo de la rilatoj inter Germanio kaj Ĉinio en la lastaj jaroj.