Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Okazos en Ĉinio Forumo kaj Ekspozicio de Turisma Disvolviĝo kaj Kunlaboro de Azi-Eŭropa Konferenco

En la 1-a de decembro, okazis en Pekino gazetara konferenco pri la Forumo kaj Ekspozicio de Turisma Disvolviĝo kaj Kunlaboro de Azi-Eŭropa Konferenco. Yi Xiaozhun, vicestro de la Organiza Komitato de la forumo kaj ekspozicio kaj vicministro de la Ministerio de Komerco de Ĉinio, anoncis, ke la forumo kaj ekspozicio okazos en Yantai, Shandong-provinco, de la 19-a ĝis la 22-a de oktobro en 2006.

Tiuj ĉi forumo kaj ekspozicio estas kune organizataj de la Ministerio de Komerco de Ĉinio, la Ĉina Turisma Buroo kaj la Popola Registaro de Shandong-provinco. Kun la temo “Disvolvi turismon, akceli investon kaj intensigi kunlaboron”, la forumo kaj ekspozicio celas pliintimigi interrilatojn de ekonomia kompano de Azio kaj Eŭropo, akceli investadon kaj komercadon, realigi komunan prosperon kaj disvolviĝon de ĉiuj membroj, pere de interŝanĝo kaj kunlaboro de turismo. Tiuj ĉi forumo kaj ekspozicio estas ankaŭ la daŭra agado de la ĉina registaro por realigi la “Deklaron de Hanojo” aprobitan de la 5-a Ŝtatestra Konferenco de Azio kaj Eŭropo.

La konferenco inkludos la forumon de turisma investado kaj kunlaboro, ekspozicion, intertraktadon pri investo kaj komerco kaj stimulon de kulturo kaj turismo.