Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Rezulto de Taiwan-a elektado montris, ke balotantoj perdis la fidon al la Demokratia Progresa Partio

En la 4-a de decembro, ĵurnaloj de Taiwan kaj Makao faris komenton pri la elektado de guberni- kaj urbestroj de Taiwan-provinco, okazinta en la 3-a de decembro, kaj opiniis ke la rezulto montris, ke la balotantoj perdis la fidon al la Demokratia Progresa Partio.

En sia ĉefartikolo, la Unuigita Tagĵurnalo montris, ke la rezulto de ĉi-foja elektado estas granda neado de la popolanoj al la atingoj de regado kaj politika stilo de Chen Shui-bian.

La ĵurnalo “Industria kaj Komerca Tempo” diris ke la respektivaj vizitoj de Lien Chan kaj James CY Soong al la ĉeftero estis alte aprobitaj de la publika volo de la insulo.

Makao-a Tagĵurnalo opiniis ke la rezulto plene reflektas la volon de la Taiwan-aj popolanoj.