Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Jin Renqing kaj financaj ministroj de Grupo 7 faris dialogon pri monda ekonomio

La 3-an de decembro, ĉina financa ministro Jin Renqing ĉeestis la dialogan konferencon de financaj ministroj de la 7-landa bloko kaj tiuj de 4 landoj -- Ĉinio, Hindio, Brazilo kaj Sud-Afriko, okazintan en Londono. Jin Renqing eksplikis la ĉinan koncepton pri paca evoluado diskutante kun la ĉeestantaj financaj ministroj pri problemoj de la monda ekonomio.

Dum la konferenco Jin Renqing faris paroladon, konigante la nunan ekonomian situacion de Ĉinio kaj la baldaŭ praktikotan “11-an 5-jaran Planon” kaj eksplikante la ĉinan koncepton pri paca evoluado.

Diversflankaj ĉeestantoj esprimis, ke la estonta ekonomia kreskado de Ĉinio alportos grandegajn ŝancojn al la ekonomio de Ĉinio kaj la mondo kaj utilos al akcelo de paco kaj evoluado de la mondo.