Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Malfermiĝis la 2-a Internacia Forumo pri Ĉinlingva Instruado

La 3-an de decembro en la Centraĉinia Normala Universitato en Wuhan malfermiĝis la 2-a Internacia Forumo pri Ĉinlingva Instruado daŭronta tri tagojn. En ĝi partoprenis pli ol cent ekspertoj, profesoroj kaj registaranoj el Usono, Singapuro, Vjetnamio, la Korea Respubliko, ĉeftero de Ĉinio, Hongkong kaj Taiwan.

La forumo celas diskuti reformon kaj orientiĝon de ĉinlingva instruado, disvolvi ĉinlingvan instruadon en la nuna internacia situacio kaj sudorienta Azio, kie oni multajn lingvojn uzas. La forumo substrekis kvar temojn: projekto de ĉinlingva kurso, kompilado de ĉinlingvaj lernolibroj, metodo de ĉinlingvaj lernolibroj kaj ekzameno de ĉinlingva nivelo.

La Centro de Lingvo kaj Lingva Edukado kaj la Internacia Kultura Interŝanĝa Instituto de la Centraĉinia Normala Universitato, kaj la Singapura Unio de Ĉinlingvaj Instruistoj kune okazigis la forumon. La 1-a Internacia Forumo pri Ĉinlingva Instruado okazis en Singapuro en 2003.