Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Kunlaboro de intelekta proprieto inter Ĉinio kaj Eŭropo en progreso

La 5-an de decembro s-ro Tian Lipu, estro de la Ŝtata Administracio de Intelekta Proprieto de Ĉinio (ŜAIPĈ) diris en Pekino, ke lia administracio kaj la Eŭropa Patenta Buroo (EPB) pluapaŝe antaŭenpuŝos kunlaborojn en la kampo de intelekta proprieto por akceli disvolviĝon de ekonomio de la duflankoj kaj interŝanĝojn en ekonomio kaj komercado.

Tian Lipu diris tion en la kunsido por 20-jariĝo de la kunlaborado inter ŜAIPĈ kaj EPB. Li diris ankaŭ, ke la estonta kunlaborado inter la du flankoj ne limiĝos en divido de la riĉfontoj de patentaj donitaĵoj, sed utilos al plifortigo de la rolo de respektiva flanko en la propra disvolviĝo.