Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis en Abuja la 14-a Internacia Konferenco de Afriko pri Aidoso kaj Veneraj Malsanoj

La 4-an de decembro inaŭguriĝis la 14-a Internacia Konferenco de Afriko pri Aidoso kaj Veneraj Malsanoj en Abuja, ĉefurbo de Niĝerio.

La temo de la konferenco estas “Aidoso kaj Familio”. Ĝin ĉeestis oficistoj respondecantaj pri Aidoso de UN, gvidantoj de afrikaj landoj, higienaj oficistoj kaj specialistoj el landoj kaj regionoj de aliaj kontinentoj.

Dum la 6-taga konferenco, la delegitoj revuos la rikolton pri penado de Afriko kontraŭ aidoso kaj diskutos pri malfacilaĵoj de Afriko kaj rilatoj inter malriĉaj virinoj kaj aidoso.