Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Kvar rimedoj pli larĝe malfermos la pordon de bankoj de Ĉinio al la eksterlando

La 5-an de decembro, Liu Mingkang, prezidanto de la Ĉina Inspekta kaj Administra Komisiono de Bankoj, informis en gazetara konferenco en Pekino, ke Ĉinio daŭre kuraĝigos disvolviĝon de la fremdkapitalaj bankoj per kvar rimedoj por plivastigi malfermiĝon de bankoj en Ĉinio.

La kvar rimedoj estas:

1. Laŭ la promeso al la Monda Komerca Organizo, Ĉinio permesas al la fremdaj financaj institucioj larĝigi sektoron de ĉinaj juanoj al du urboj Shantou kaj Ningbo, kaj samtempe stimulas fremdkapitalajn financajn instituciojn partopreni en disvolvo de okcidenta Ĉinio kaj en revigligo de malnovaj industriaj bazoj en nordorienta Ĉinio. Ĉinio sankciis fruigi al la fremdkapitalaj financaj institucioj entreprenadon de Renminbi en Harbin, Changchun kaj aliaj tri urboj, tiel la urboj kie la fremdkapitalaj financaj institucioj entreprenas pri ĉinaj juanoj kreskos de 18 al 25.

2. Malaltigi kapitalan postulon de la fremdkapitalaj financaj institucioj por entreprenado de ĉinaj juanoj en Ĉinio. Malaltigi la plej altan kategorion de la kapitalo por entreprenado de ĉinaj juanoj de ĉiuj klientoj (inklude individuon) de filioj de fremdlandaj bankoj de 5 cent milionoj al 4 cent milionoj.

3. Ellabori pli favoran politikon al fremdkapitalaj bankoj en entreprenado de ĉinaj juanoj en centra, okcidenta kaj nordorienta Ĉinio, daŭre subteni la bankojn establi filiojn en la supre menciataj regionoj.

4. Ĉina Inspekta kaj Administra Komisiono de Bankoj re-ĝustigos la pocentojn de sumo de fremda valuto operacianta de la fremdkapitalaj financaj institucioj en Ĉinio, konforme al la Regularo de la Ĉina Popola Respubliko pri Administrado de Fremdkapitalaj Financaj Institucioj.