Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis la Internacia Simpozio pri Regiona Ekonomia Kunlaboro ĉe Nova Eŭrazia Ponto de 2005

La 6-an de decembro inaŭguriĝis la Internacia Simpozio pri Regiona Ekonomia Kunlaboro ĉe Nova Eŭrazia Ponto de 2005 en Xuzhou, Jiangsu-provinco. Bo Xilai, ministro de komerco de Ĉinio, sendis gratulan leteron, en kiu li diris, ke la ĉina registaro tre atentas pri la rolo de la nova Eŭrazia Ponto kaj volontas pliintensigi kunlaboron kaj interŝanĝon inter la landoj kaj regionoj ĉe la ponto.

Li diris ankaŭ, ke la nova Eŭrazia Ponto etendiĝas orienten ĝis la sudorienta marbordo de Ĉinio kaj ankaŭ Japanio, Korea Respubliko kaj aliaj landoj kaj regionoj, ligiĝante okcidente kun la eŭropa ekonomia cirklo. Ĝi estas ne nur oportuna kanalo interliganta la du kontinentojn, sed ankaŭ grava ligilo de la amikeco inter la popoloj de la du kontinentoj. Ĉinio faras aktivan provadon por akceli starigon de la sistemo pri bona kunlaboro inter diversaj landoj kaj regionoj ĉe la ponto.

La ponto startas oriente el la urbo Lianyungang de Ĉinio kaj finiĝas okcidente en Amsterdamo de Nederlando, kun totala longo de pli ol dekmil kilometroj.