Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio firme oponas arbitran komenton de Usono pri Hongkong-aj aferoj

La 6-an de decembro, Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco en Pekino, ke Ĉinio firme oponas arbitran komenton de Usono pri aferoj de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono de Ĉinio. Li diris, ke la aferoj de Hongkong estas internaj aferoj de Ĉinio, kiu malpermesas intervenon de aliaj landoj.