Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Wen Jiabao prelegis en politekniko en Parizo, Francio

La 6-an de decembro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao prelegis en politeknikoen Parizo, Francio. Lia temo estis “Respekti diversajn civilizaciojn kaj establi harmonian mondon”.

Wen diris, ke la diverseco de kulturoj estas grava karaktero de la homara civilizacio. Kunekzisto kaj disvolvo de malsamaj civilizacioj premisas pacon, harmonion inter homoj, harmonion inter la homaro kaj naturo. La ĉina kulturo origine baziĝas sur paco, kaj la nuna reformado celas plian disvolviĝon, liberecon kaj egalecon, pli bonan ordon kaj legalizitecon. Stabileco kaj disvolviĝo de Ĉinio estas ŝanco, sed ne minaco al la mondo. Ĉinio kontribuos al la paco kaj prospero de la mondo.

Nun la ĉina-francaj rilatoj ĝuas la plej bonan periodon en la historio. Ĉinio alte domaĝas la amikajn kunlaborajn interrilatojn kun Francio kaj esperas daŭre interkomunikiĝi, interŝanĝi kaj kunlabori kun Francio.