Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio antaŭtempe atingis la celon de Disvolviĝo de la Jarmilo

La 6-an de decembro, Liu Jian, estro de la Gvida Oficejo de Kontraŭmalriĉeco kaj Disvolvo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris, ke en la pasintaj 10 jaroj, la ĉina registaro persistis en la vojo kun gvidado de la registaro, partopreno de la socio, sinapogo sur propra forto, ekspluato kaj helpo al malriĉuloj kaj ĉiuflanka disvolviĝo. Dank’ al tio, plejparto de malriĉuloj de Ĉinio sinsekve solvis la problemon de vivtenado.

En la lastaj 10 jaroj, la nombro de malriĉuloj en la kamparo de Ĉinio malpliiĝis de 65 milionoj al 26.1 milionoj, kaj Ĉinio ja estas ununura lando en la mondo, kiu antaŭtempe atingis la celon de Disvolviĝo de la Jarmilo pri duonigo de la nombro de malriĉuloj.

Laŭ alia informo, Ĉinio ankaŭ fortigas utiligon de eksteraj kapitaloj por helpi malriĉulojn. Nun ĉ. 50 internaciaj institucioj partoprenis en helpado al malriĉuloj de Ĉinio. La oficejo enkondukis eksterajn kapitalojn je pli ol 800 milionoj da usonaj dolaroj, kaj de tio pli ol 10 milionoj da malriĉaj kamparanoj akiris helpon.