Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio iniciatis Ministran Konferencon pri Azia Kunlaboro por Preventi kaj Superregi Birdan Gripon

La 7-an de decembro, la Ministra Konferenco pri Azia Kunlaboro por Preventi kaj Superregi Birdan Gripon iniciatita de la Agrikultura Ministerio de Ĉinio okazis en Kunming, Yunnan-provinco. Ĝin ĉeestis pli ol 100 delegitoj el 16 aziaj landoj kaj 6 internaciaj organizoj. La delegitoj publikigis “Kunming-deklaron pri Azia Kunlaboro por Preventi kaj Superregi Birdan Gripon.”

Surbaze de la principoj de vasta partopreno, egaleco kaj reciproka profitigo, kuna agado kaj solida praktikado en alta efiko, Ĉinio oftigos altrangajn intervizitojn kun aziaj landoj kaj regionoj pri kunlaboro de preventado kaj superregado de birda gripo, akcelos teknikajn interŝanĝojn kaj solidan kunlaboron por kontribui al la prevento kaj superregado de birda gripo en Azio kaj en la tuta mondo.