Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Celebro por la 10-jariĝo de surtroniĝo de Banĉen Erdini la 11-a

La 8-an de decembro okazis celebro por la 10-jariĝo de surtroniĝo de Banĉen Erdini la 11-a en la templo Tashilhungpo de Xigaze. Ĝin ĉeestis pli ol 1300 reprezentantoj de diverslokaj temploj kaj lokaj religianoj de la Tibeta Aŭtonoma Regiono.

En la urbo Xigaze de Tibeto, Banĉen la 11-a esprimis, ke li faros ĉion eblan por la patrolanda reunuiĝo kaj nacia solidareco, por stabileco kaj evoluado de Tibeto kaj por heredi kaj disvolvi la tibetan budaismon.

Banĉen estas unu el la religiaj gvidantoj de la tibeta budaismo.