Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Wen Jiabao finis viziton al Slovakio kaj iris al Ĉeĥio

La 8-an de decembro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao finis viziton al Slovakio kaj iris al Ĉeĥio.

Slovakio estas la dua stadio de la vizito de Wen Jiabao al kvin landoj de Eŭropo kaj Azio. Tio estas la unua vizito fare de la ĉina ĉefministro post sendependiĝo de Slovakio en 1993. Wen Jiabao respektive intervidiĝis kun slovakaj prezidento, ĉefministro kaj prezidanto de la nacia konsilio. La gvidantoj de la du landoj unuanime esprimis volon antaŭenpuŝi disvolviĝon de la duflankaj interrilatoj por gajni novan progreson. Wen Jiabao elmetis serion da proponoj. La slovakaj gvidantoj reasertis, ke Slovakio plue insistos en la politiko de unu Ĉinio.