Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Refuto al usona riproĉo pri homaj rajtoj de Ĉinio

La 11-an de decembro, Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, severe refutis riproĉon faritan de la Ŝtata Departemento de Usono al la homrajta stato de Ĉinio. Li diris, ke la ĉinaj registaro kaj popolo esprimas fortan malkontenton kaj firman oponon kontraŭ la faroj de la usona registaro senbride atakanta Ĉinion sub la preteksto de la tiel nomata problemo de homaj rajtoj.

La atingoj akiritaj de Ĉinio pri la homaj rajtoj estas atentataj en la tuta mondo. Li kritikis, ke en Usono mem ekzistas serioza problemo de malobservo de la homaj rajtoj kaj ĝi ankoraŭ rifuzas enketadon de raportantoj de koncerna speciala fako sub la Homrajta Komitato de UN. Li diris, ke la usona registaro, severe kritikata de la internacia publika opinio, ankoraŭ sin pretendas protektanto de la homaj rajtoj kaj arbitre riproĉas aliajn landojn, intencante turni de si la rigardon de la publiko.

La proparolanto admonas la usonan flankon, ke ĝi pli multe sin ekzamenu pri la propraj problemoj de la homaj rajtoj, forlasu siajn malsamajn kriteriojn pri la homaj rajtoj kaj korektu sian eraran agon interveni en alilandajn internajn aferojn pere de la problemo de la homaj rajtoj.