Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Wen Jiabao atingis Kuala-Lumpuron

La 11-an de decembro ĉina ĉefministro Wen Jiabao atingis Kuala-Lumpuron, ĉefurbon de Malajzio, por ĉeesti la 9-an Konferencon de Ĉinio-ASOAN (Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj), kaj la 9-an Konferencon de ASOAN plus Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko kaj la 1-an Orient-azian Pintan Konferenco.

En flughaveno Wen Jiabao faris skriban parolon. Li diris, ke li atendas profunde interŝanĝi opiniojn kun diverslandaj gvidantoj en la konferencoj pri orient-azia kunlaboro kaj fari kontribuon por konstrui harmonian kaj prosperan orientan Azion.