Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Eksperimento pri aidosa vakcino en Ĉinio

La 11-an de decembro, post 24-hora revizio, ĉe 15 volontuloj, kiuj estis inokulitaj de aidosa vakcino, ne aperis malbona efiko. Ĝis tiam, jam finiĝis inokula eksperimento pri la kombina aidosa vakcino de la unua stadio sendepende ellaborita de Ĉinio.

Chen Jie, vicdirektoro de la Preventa kaj Superrega Centro pri Malsanoj de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono, diris, ke dum la unua stadia klinika esplorado pri aidosa vakcino, 49 volontuloj estis dividitaj en 8 grupojn, inter kiuj, 6 estis inokulitaj de sola vakcino, kaj 2 de kombina vakcino. En septembro, 7 grupoj jam estis inokulitaj laŭ plane. La 10-an de novembro, 15 volontuloj de la lasta grupo estis inokulitaj. Tio estas la unua klinika esplorado pri aidosa vakcino en Ĉinio.