Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Bo Xilai: Komerco inter Ĉinio kaj Usono estas en ekvilibro

Ĉina komerca ministro Bo Xilai diris, ke la komerco inter Ĉinio kaj Usono estas en ekvilibro, kaj Ĉinio pli kaj pli multe importas usonajn produktaĵojn.

Bo Xilai menciis tion en vespera bankedo okazinta en la Usona Komerca Ĉambro en Ĉinio. Li diris, ke la komerca malfavora saldo inter Ĉinio kaj Usono ne estas konkurenceca, sed reciproke kompletigeca. El la interezo de la produktoj eksportitaj de Ĉinio, Ĉinio gajnis nur malgrandan parton, sed la ceteran gajnis usonaj importistoj kaj detalistoj. Pri aserto, ke eksportado de Ĉinio perdigis al Usono laborpostenojn, Bo Xilai diris, ke laŭ lia kono, la usonaj laborpostenoj perditaj en la kampo de produktado pro la komerco inter la du landoj jam estis multe rekompencitaj de tiuj en la cirkula kampo.