Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis Hongkong-a Sesio de Parlamenta Konferenco de MKO

La 12-an de decembro inaŭguriĝis la Hongkong-a Sesio de Parlamenta Konferenco de MKO (Monda Komerca Organizo). Wuyun Qimuge, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, esprimis en la ceremonio, ke parlamentanoj de diversaj landoj havas respondecon sukcesigi la 6-an Ministro-nivelan Konferencon de MKO okazontan en Hongkong.

Wuyun Qimuge diris, ke la internacia socio devas preni efektivajn rimedojn por helpi evoluantajn landojn rapide disvolviĝi, plibonigi internacian ekonomian kaj financan sistemojn kaj establi plurflankan komercan sistemon publikan, justan, racian kaj nediskriminacian.

Ĉi tiu konferenco de MKO estis organizita de la Interparlamenta Unio kaj Eŭropa Parlamento. Pli ol 350 parlamentanoj el pli ol 70 landoj kaj regionoj ĉeestis la konferencon.