Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Qinghai-Tibeta Fervojo ekfunkcios en 2006

Lastatempe, Hu Yadong, vicministro de la Ministerio de Fervojo de Ĉinio, anoncis, ke la Qinghai-Tibeta Fervojo ekfunkcios en la 1-a de julio de 2006 kaj tiam ekservos unue pasaĝeraj trajnoj de Lhasa al Pekino, Ŝanhajo, Kantono, Chengdu, Xining kaj Lanzhou.

Samtempe funkcios ordinara kaj luksa trajnoj. En la luksa vagonaro ekipita kiel aviadilo oni ne sentos altebenaĵan reakcion. Ĝi pretigos oksigenajn vizaĝkovrilojn por eventuala uzo. Veturado per la luksa trajno de Pekino al Lhasa bezonos 48 horojn, kaj tiu per la ordinara trajno iom pli multe.