Unua paĝo >> Aktualaĵoj


3 mil personoj kolektiĝis en Nankino memore al la 68-a datreveno de Nankina Masakro

La 13-an de decembro 3 mil diversrondaj personoj de Nankino kaj pacamaj amikoj en- kaj ekster-landaj okazigis en Nankino pacan kolektiĝon, memore al la 68-a datreveno de la Nankina Masakro, en kiu 300 mil ĉinoj estis mortigitaj de la japana agresa armeo.

Tiutage aŭdiĝis en Nankino alarmo. Ĉinaj diversrondaj personoj, inkluzive de dekoj da postvivantoj de la masakro kaj amikoj en- kaj ekster-landaj ĉeestis solenan ceremonion sur la placo antaŭ la Memorhalo de Masakritaj Samlandanoj. Oni silente staris, prezentis girlandojn por esprimi funebron al la viktimoj.

La 13-an de decembro de 1937 la japana agresa armeo okupis Nankinon kaj poste kruele masakris tie proksimume 300 mil ĉinojn.