Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina industria produktado grandmezure kreskis en novembro

En novembro, ĉinaj industriaj entreprenoj plenumis aldonitan valoron de 659 miliardoj da juanoj (ĉ. 8 juanoj= 1 usona dolaro), je 16% pli multe ol tiu en la sama monato de la pasinta jaro. Kreskis la produktovaloro de la entreprenoj pri telekomunikaj kaj elektronikaj instalaĵoj kaj komputiloj. Krome, la produktokvanto de aŭtoj pliiĝis je pli ol 20% ol tiu en la sama monato de la pasinta jaro.

Ili ampleksas entreprenojn ŝtatajn kaj tiujn neŝtatajn, kiuj havas po jaran vendvaloron de pli ol 5 milionoj da juanoj. Ili ludas gravan rolon en la ĉina ekonomio.