Unua paĝo >> Aktualaĵoj


50 eminentaj laborantoj pri scienco kaj tekniko fariĝis membroj de la Ĉina Inĝeniera Akademio

La 13-an de decembro, la Ĉina Inĝeniera Akademio (ĈIA) anoncis, ke 50 el 526 kandidatoj fariĝis ĝiaj novaj membroj. Nun, ĈIA jam havas 704 membrojn.

La titolo de ĈIA-membro estas la plej alta honoro por la ĉinaj inĝenieroj, sciencistoj kaj teknikistoj kaj la alelektado de ĈIA-membroj okazas en ĉiu dua jaro. Inter la 50 alelektitaj membroj kun averaĝa aĝo de 62 jaroj, la plej aĝa estas 74-jara kaj la plej juna 40-jara, kaj 4 estas virinoj.

Krome, 6 fremdlandaj sciencistoj alelektiĝis kiel membroj de ĈIA. El ili estas Wm. A. Wulf, direktoro de la Nacia Inĝeniera Akademio de Usono, kaj Alec Nigel Broes, direktoro de la Reĝa Inĝeniera Akademio de Britio. Nun ĈIA havas 32 fremdlandajn membrojn.