Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio faris grandan kontribuon por plurflanka komerca sistemo kiel nova membro de MKO

La 14-an de decembro, Bo Xilai, estro de la ĉina delegacio al la 6-a Ministro-nivela Konferenco de la Monda Komerca Organizo (MKO) okazinta en Hongkong, diris, ke kiel nova membro de MKO, Ĉinio faris grandan kontribuon por plurflanka komerca sistemo.

Bo Xilai apelacias doni al plej subevoluantaj landoj trakton esti liberaj je dogano kaj kontingento.

Bo Xilai diris, ke la ŝlosilo dum la antaŭenpuŝo de la libereco de monda komerco estas helpi evoluantajn membrolandojn, ke ili sekvu la epokan paŝon. Por tio oni devas doni al ĉiuj evoluantaj membrolandoj specialan kaj diferencan trakton kaj klopodi atingi la komunan konon pri problemoj pri kotono kaj aliaj kiel periodan frukton dum la konferenco en Hongkong.