Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Rezulto de baznivela elektado en Taiwan spegulas la deziron de lokanoj

La 14-an de decembro Li Weiyi, proparolanto de la Oficejo de Taiwan-aj Aferoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris en gazetara konferenco, ke la rezulto de la elektado en Taiwan spegulas la deziron de la lokanoj pri paco kaj stabileco en la rilatoj inter la du bordoj de Taiwan-markolo.

Li diris, ke en la kuranta jaro pliiĝas la pozitivaj faktoroj utilaj por bremsi la secesian aktivadon celantan la sendependigon de Taiwan, fortiĝas la tendenco favora al la disvolviĝo de paco kaj stabileco inter la du marbordoj. La rezulto de la lasta baznivela elektado en Taiwan spegulas la deziron de la taiwan-aj samlandanoj pri la socia stabileco, ekonomia evoluado kaj pacaj kaj stabilaj rilatoj inter la du bordoj.

La 3-an de decembro publikiĝis la rezulto de la elektado de guberniaj kaj urbaj estroj kaj "parlamentanoj", kaj urbetaj estroj en Taiwan. Inter la 23 sidlokoj de guberniaj kaj urbaj estroj, la Partio Minjin gajnis 6 sidlokojn kaj la Ĉina Kuomintango 14.