Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Birda gripo negative influas la manĝaĵan industrion de Ĉinio

La 14-an de decembro, koncerna departemento de la Ministerio de Komerco de Ĉinio informis, ke la podetala vendvaloro de la manĝaĵa industrio de Ĉinio estis 82.31 miliardoj da juanoj en novembro, malkreskante je 4.3% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro kaj je 2.8% malpli multe ol tiu de la pasinta oktobro. Tio pruvis, ke iom post iom evidentiĝas la negativa influo de la epidemio sur manĝaĵa industrio de Ĉinio.

Jia Youling, estro de la Veterinara Buroo de la Ministerio de Agrikulturo de Ĉinio, diris, ke en 2005 okazis 30 kazoj de la altepagotena birda gripo en 11 provincoj de Ĉinio. Pro la epidemio, multaj homoj sin deturnas de birdaĵoj.