Ĉinio aktive disvolvos nuklean elektroenergion, tion diris ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan en la ceremonio por komenci la duaperiodan konstruadon de la nuklea elektrejo Ling’ao okazinta la 15-an de decembro en Guangdong-provinco. Li emfazis, ke oni devas garantii la sekurecon en la konstruado kaj funkciigado de nuklea elektroenergio.
|