Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina ĉefministro parolis en la unua Orient-azia Pinta Konferenco

La 1-a Orient-azia Pinta Konferenco okazis en Kuala-Lumpuro, ĉefurbo de Malajzio. Ĝin ĉeestis ŝtatestroj kaj registaraj gvidantoj de la 10 landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASOAN), Ĉinio, Aŭstralio, Nov-Zelando, Japanio, Koreio kaj Hindio.

En la konferenco ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris paroladon kun la titolo “Persisti en malfermo kaj toleremo, realigi reciprokutilan profiton”. Li diris, ke kiel nova plantformo sur kiu la orient-aziaj landoj diskutas pri gravaj problemoj pri la kuna disvolviĝo, la konferenco estas objektiva postulo de rapidigo de disvolvo de ekonomia tutglobiĝo kaj regiona kunlaboro, nepra rezulto de disvastigo de la komunaj interesoj de la orient-aziaj landoj kaj simbolo de nova etapo de la kunlaboro de orient-aziaj landoj.

Dum la disvolviĝo la orient-aziaj landoj vizaĝas al multaj malfaciloj kaj defioj de konflikto pri teritorio, religiaj problemoj kaj disvolviĝa malekvilibro. Wen Jiabao esprimis, ke Ĉinio subtenas tion ke la orient-aziaj landoj kunlaboru malferme kaj ASOAN ludu gvidan rolon en la kunlaborado de la orient-aziaj landoj. Ĉinio daŭre persistos en la politiko “amikigi, trakviligi kaj riĉigi najbarojn”, pliprofundigos dialogon kun la orient-aziaj landoj, plifortigos kunlaboron kun ili kaj realigos reciprokutilan profiton.