Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Japanaj maljunaj soldatoj malkovris krimojn de la japana agresa armeo en Ĉinio

La 17-an de decembro en Tokio, pli ol cent urbanoj partoprenis en mitingo “Denova Konsidero pri Milita Respondeco”. En la mitingo du maljunaj soldatoj de la Dua Mondmilito malkovris krimojn de la japana armeo en la agresa milito kontraŭ Ĉinio.

Unu el la du soldatoj s-ro Oyama Ichiro malkovris ke tiam la japana agresa armeo faris forrabadon al ĉiu familio kaj perforte varbis laborulojn en la provinco Shandong de Ĉinio. Li diris, ke japanaj gvidantoj havis respondecon pri la agresa milito, ankaŭ la soldatoj devas introspekti sian respondecon pri la praktikado de ilia ordono. Japanaj amaskomunikiloj ne raportis pri militaj krimoj de Japanio, sed nur kritikis ĉinojn pro ilia kontraŭ-japana sento, tio estas neaprobinda.

La alia maljuna soldato s-ro Yoshida Isao malkovris, ke tiam la japanaj agresaj trupoj enterigis toks-gasajn bombojn por kaŝi sian krimon produkti kemiajn armilojn en la nordorienta regiono de Ĉinio. Li diris, ke li propraokule vidis, kiel la japanaj trupoj 731 detruis armeajn establaĵojn por nuligi krimajn atestaĵojn.