Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La 22-a antarkta scienca esplorado de Ĉinio

La 18-an de decembro laŭ loka tempo, la 22-a antarkta esplora taĉmento de Ĉinio atingis per la ŝipo Xuelong glacian regionon apud la stacio Zhongshan, kaj baldaŭ komencos ĉi-fojan sciencan esploradon.

La 116 taĉmentanoj iros respektive al la stacio Zhongshan kaj la stacio Changcheng por fari la sciencan esploradon pri geologia stato kaj movado de la glacia tegaĵo en la antarkta regiono.

Ankaŭ la unua delegacio de la ĉina registaro ekspedita por inspekti la stacion Zhongshan kaj ĉirkaŭajn regionojn atingis la lokon per la sama ŝipo. En la sekvanta semajno ili vizitos esplorajn staciojn de Aŭstralio kaj Rusio.

En novembro de la jaro 1984, Ĉinio komencis sendi la ekspedicion al la antarkta regiono kaj fondis sinsekve du staciojn nomatajn Changcheng kaj Zhongshan.