Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La 6-a Ministro-nivela Konferenco de MKO fermita

Vespere de la 18-a de decembro la 6-a Ministro-nivela Konferenco de MKO publikigis la “Ministran Deklaron” kaj fermiĝis en la Hongkong-a Kongresa kaj Ekspozicia Centro.

Laŭ la deklaro, la evoluintaj kaj iuj evoluantaj membro-landoj liveros al la plej subevoluintaj merkatan eniron sentarifan kaj senkontingentan antaŭ 2008; la evoluintaj membro-landoj nuligos eksportan subvencion de kotono en 2006 kaj tiun de ĉiuj agrikulturaj produktaĵoj fine de 2013.

La 6-a Ministro-nivela Konferenco de MKO okazis la 13-18-an en Hongkong, kaj ĝin partoprenis 5800 delegitoj el 149 membro-landoj de MKO kaj pli ol 2000 reprezentantoj de neregistaraj organizoj.