Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fundamentiĝis loĝdomoj financitaj de Ĉinio en Maldivoj

La 18-an de decembro, la loĝdomoj, financitaj de la Ĉina Ruĝa Kruco kaj la Ĉina Filantropia Federacio, por maldivaj loĝantoj plagitaj de la cunamo de la Hindia Oceano, fundamentiĝis en Maldivoj. Post unu jaro finkonstruiĝos la domoj sume kun 86 apartamentoj.

En la fundamentiĝa ceremonio, Guo Changjiang, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Ĉina Ruĝa Kruco, diris, ke en la pasinta jaro la cunamo de la Hindia Oceano alportis grandan damaĝon al la maldiva popolo, la ĉina popolo liveris helpojn al la suferantoj de la katastrofo, esperante fari kontribuojn por rekonstruado de la hejmlando de la maldiva popolo.