Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Trezoroj elterigitaj en Hancheng, Shanxi-provinco

Lastatempe, granda kvanto da trezoroj, inkluzive de bronzaĵoj de la dinastio Zhou antaŭ 2 800 jaroj, estas elterigita en Hancheng, Shanxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio.

Arkeologoj faris unuapaŝan elfosadon al kelkaj tomboj de nobeloj de la dinastio Zhou kaj elterigis grandan kvanton da trezoroj, inkluzive de pli ol 600 bronzaĵoj, raraj delikataj oraĵoj, lakaĵoj kaj aliaj. Fakulo diris, ke tiuj tomboj havas gravan signifon por esplori politikon, ekonomion kaj funebran sistemon de la dinastio Zhou.