Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio ellaboros sistemon pri kandidatiĝo por enlistiĝi kiel mondaj kulturaj heredaĵoj

La 18-19-an de decembro en la konferenco de gvidantoj de ĉinaj burooj de historiaj objektoj de 2005, respondeculo de la Nacia Buroo de Historiaj Objektoj de Ĉinio informis, ke en 2006 Ĉinio ellaboros sistemon pri kandidatiĝo por enlistiĝi kiel mondaj kulturaj heredaĵoj.

Li konigis, ke oni elektas la kanditatojn laŭ la normoj de Unesco. Se iu el la kandidatoj en la listo fariĝas ne konforma al la normo, ĝi probable estos nuligita el la listo.

Li diris, ke starigo de la sistemo celas ŝanĝi la malbonan tendencon “atenti kandidatiĝon, sed neglekti administradon”. Ellabori la sistemon estos la ĉefa laboro de la Nacia Buroo de Historiaj Objektoj de Ĉinio en 2006.

Ĉinio aliĝis al la Konvencio de Protekto de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj en 1985. Nun Ĉinio havas 31 mondajn heredaĵojn kaj okupas la trian lokon en la mondo.