Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La totala nacia produktovaloro de Ĉinio leviĝis al la 6-a loko en la mondo

La 20-an de decembro, la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio informis, ke la totala nacia produktovaloro de Ĉinio en la jaro 2004 estis 1930 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj per tio Ĉinio leviĝis de la 7-a loko al la 6-a en la mondo.

En la gazetara konferenco okazigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, s-ro Li Deshui, estro de la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio, diris, ke tiu ĉi donitaĵo estis kalkulita el la rezultoj de la tutlanda ekonomia ĝenerala enketado lastatempe plenumita. Laŭ la nova donitaĵo de la totala nacia produktovaloro, Ĉinio jam okupas la 6-an lokon en la mondo.