La 20-an de decembro, la unua tibetlingva radio-retejo de Ĉinio ekfunkciis en Pekino. Tiu retejo liveras legeblajn kaj aŭskulteblajn programerojn en la tibeta lingvo per surreta radio kaj retpaĝoj.
Tiu tibetlingva retejo estis kune establita de la Ĉina Radio Internacia kaj la Tibeta Popola Radio.
|