Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio unuafoje liveris al MSO virusojn de birda gripo infektintajn homon

La 20-an de decembro la Ĉina Centro de Kontrolado kaj Preventado de Malsanoj liveris du virusojn de birda gripo infektintajn homon kaj informojn pri iliaj genotipaj ordoj al la Monda Sana Organizo (MSO) por laboratoria eksperimentado. Tio estas la unua fojo por Ĉinio liveri al MSO informojn pri virusoj de birda gripo infektintajn homon.

La Ministerio de Sano de Ĉinio informis, ke kompare kun viruso H5N1 elprenita el la specimenoj de birda gripo en Vjetnamio, ŝanĝiĝoj jam okazis al la genotipa ordo de la viruso H5N1 elprenita el la specimenoj de birda gripo lastatempe en Ĉinio. Ankaŭ ĉinaj fakuloj pri birda gripo partoprenos en la esplorado de la virusoj.