La 21-an de decembro 6 volontuloj estis inokulitaj per porhoma vakcino kontraŭ birda gripo en Pekino. Ili, en la aĝo de 20-40 jaroj, estas sanaj laŭ korpo-ekzamenoj.
Post la injekto de la vakcino, aperis nenia malbona reakcio ĉe la 6 homoj. Ili akceptos korpo-ekzamenojn en la tempoj difinitaj de la eksperimento.
Fakulo konigis, ke por la sekureco oni observados la volontulojn 7 monatojn kaj la kompleta eksperimento daŭros 9 monatojn. Se aperos antikorpo kontraŭ viruso H5N1 en la korpo de la volontuloj, tio signifas, ke sukcesos la klinika eksperimento en la unua periodo.
|