Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio kritikas senbazan aserton de japana ministro de eksteraj aferoj pri minaco el Ĉinio

La 22-an de decembro Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, en gazetara konferenco esprimis, ke japana ministro de eksteraj aferoj faris senbazan aserton pri minaco el Ĉinio, tio estas ege malrespondeca.

Laŭ informo, la 22-an de decembro, japana ministro de eksteraj aferoj Taro Aso diris: “Ĉinio posedas miliardon da loĝantoj kaj nukleajn armilojn, la milita elspezo pliiĝis en la sinsekvaj 17 jaroj, kaj la enhavo de la milita elspezo estas ege netravidebla. Ĉinio fariĝas minaco en relativa grado.”

Qin Gang esprimis, ke Ĉinio persistas sur la vojo de paca disvolvo. Ĝi faris monde konatan kontribuon al la regiona kaj monda paco kaj stabileco, kaj alportis grandegan komercan ŝancon al aziaj landoj, inkluzive de Japanio, tio estas klara fakto.