Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio publikigis unuan blankan libron pri paca disvolvo

La 22-an de decembro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis unuan blankan libron pri paca disvolviĝo. La blanka libro diris, ke Ĉinio persistas en vojo de paca disvolviĝo kaj klopodos por realigi pacan, malferman, kunlaboran kaj harmonian disvolviĝon.

La blanka libro kun la titolo “Ĉina Vojo por Paca Disvolvo” estas dividita en ses partojn. Ĝi retrorigardis la vojon iritan de Ĉinio post reformado kaj malfermo ekde la fino de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, kaj opinias, ke ĝi estas pac-disvolviĝa vojo, kiu konformas al la ĉina aktualeco kaj epoka karakterizo. La blanka libro ankaŭ konigis kontribuon de la ĉina paca disvolviĝo al la progresema afero de la homaro.