Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Biletoj por la Olimpikoj de 2008 ekvendiĝos en la unua duono de 2007

La 22-an de decembro, en la kunsido kun urbanoj vicurbestro de Pekino konigis, ke estos ĉ. 91 mil sidlokoj en la inaŭgura ceremonio de la Olimpikoj de 2008. Biletvendo estos publika kaj travidebla en kaj ekster Ĉinio. Oni povos aĉeti biletojn de la olimpikaj komitatoj en 202 landoj kaj regionoj. La biletprezo estos decidita post aŭskulto de opinioj de la urbanoj kaj scienca kalkulado. La biletprezo por la inaŭgura ceremonio kaj tre ŝatataj aŭ finalaj konkursoj estos pli alta kaj tiu por granda parto de la biletoj estos letenebla por ordinaraj homoj. La kolektado de la projektoj pri la inaŭgura ceremonio, la himnoj kaj aliaj preparaj laboroj jam estas komencitaj.