Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Kristonasko en Ĉinio

La 25-a de decembro estas Kristonasko, la plej solena festo por okcidentaj landoj. Popolanoj sur la ĉeftero de Ĉinio kaj Hongkong ĝin festis en gaja atmosfero.

Vespere de la 24-a, nemalmultaj urbanoj en Norda Ĉinio pasigis la kristonaskan nokton en neĝado; ankaŭ iuj speciale venis al la plej suda tropika urbo Sanya por pasigi “someran” Kristonaskon. En Pekino, kristanoj okazigis renkontiĝon por pasigi harmonian kristonaskan nokton. En Hongkong, lokanoj iris sur stratojn por gaje celebri la feston kaj 40 mil hongkong-anoj spektis artfajraĵojn ĉe marbordo.