Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Li Rongrong: konto de ŝtataj entreprenoj devas esti publika kaj travidebla kaj superregado de eksterlandaj investoj — intensigita

La 25-an de decembro Li Rongrong, ministro de la Komisiono de Kontrolado kaj Administracio pri Ŝtataj Havaĵoj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris en la Konferenco de Respondeculoj de Ŝtataj Entreprenoj okazinta en Pekino, ke oni devas plifortigi superregadon de grupo-kompanioj kaj la financan administradon; la konto de ŝtataj entreprenoj nepre devas esti publika kaj travidebla, kaj oni devas plifortigi kontroladon kaj administradon de alilandaj investoj.

Li diris, ke plifortigi superregadon de grupo-kompanioj estas grava rimedo por koncentri riĉfontojn por ĉefaj laboroj de entreprenoj; ĝi estas ankaŭ postulo de entreprenoj por plifortigi la administradon kaj eviti riskon en entreprenado.

Fronte al la malforta kontrolado super eksterlandaj investoj de ŝtataj entreprenoj, li diris, ke grupo-kompanioj devas paŝo post paŝo starigi regulajn rilatojn de eksterlandaj investoj kun proprietaĵaj rajtoj kiel ligilo; plifortigi superregon kaj administradon de la eksterlandaj investoj; efike preventi riskon en entreprenado por plifortigi superregadon de la grupo-kompanioj pere de administraj rajtoj de akciuloj.