Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Estas permesate establi reklam-kompanion per eksterlanda kapitalo en Ĉinio

Laŭ sia promeso al MKO, Ĉinio permesas establi reklam-kompanion per eksterlanda kapitalo, ekde la 10-a de decembro.

Tion informis Qu Jianmin, estro de la reklama departemento de la Ŝtata Industria kaj Komerca Administracio de Ĉinio, en la arta semajno de ĉinaj internaciaj televid-reklamoj okazigita lastatempe en Sanya, urbo de la provinco Hainan en suda Ĉinio.

Nun en Ĉinio funkcias pli ol 60 mil reklam-kompanioj, inter ili pli ol 40 mil estas privataj.