Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Konstruado de la dua granda akvo-elektrejo de Ĉinio komencita

La 26-an de decembro komenciĝis la konstruado de akvo-elektrejo de Xiluodu kun la totala kapacito de 12.6 milionoj da kilovattoj. Ĝi estos la dua granda hidraŭlika centralo de Ĉinio, post la elektrejo ĉe la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero.

La akvoelektrejo de Xiluodu situas sur la limrivero inter la provincoj Yunnan kaj Sichuan en okcidenta Ĉinio. Krom produkti elektron, ĝi funkcios ankaŭ por regi superakvon, bari sablon kaj bonigi navigadon en malsupra parto de la rivero. Ĝia totola akvokonserva kvanto estos 12.67 miliardoj da kubmetroj, kun akvonivelo de 600 metroj. La konstruado finiĝos en 2015.